Listo de barataj Nobel-premiitoj

La Nobel-Premio

Ekde ĝia starigo en 1901, la Nobel-premion ricevis totalo de 904 individuoj (852 viroj kaj 52 virinoj) kaj 24 organizoj (datenoj de 2018).[1] Inter la ricevintoj, 11 estas baratanoj (kvar barataj civitanoj kaj sep el ili kun barata deveno aŭ eksterlandanoj loĝantaj en Barato). Rabindranat Tagore estis la unua baratano kiu ricevis la premion kaj ankaŭ la unua premiita aziano (en 1913). Patrino Teresa estas la nura virino inter la listo de ricevintoj.[2] Ŝri Aŭrobindo, la barata poeto, filozofo, naciisto kaj ellaboranto de integra jogo, estis nomumita sensukcese por la Nobel-premio pri Literaturo en 1943 kaj por la Nobel-premio pri Paco en 1950.[3][4]

La 1-an de decembro 1999, la norvega Nobela Komitato konfirmis, ke Mahatma Gandi estis nomita sensukcese por la Paca Premio kvin fojojn (de 1937 al 1939, en 1947 kaj kelkajn tagojn antaŭ ol li estis murdita en januaro 1948).[5] En 2006, Geir Lundestad, la tiama sekretario de norvega Nobel-komitato, citis ĝin kiel «la plej granda preterlaso en nia 106-jara historio».[6][7][8]

  1. . Nobel Prize facts (angle). Nobel Foundation (22-a de novembro 2018). Arkivita el la originalo je 6-a de novembro 2018. Alirita 22-a de novembro 2018.
  2. "From 1913 to 2014: Indian Nobel Prize winners", The Hindu, 10-a de oktobro 2014. Kontrolita 14-a de novembro 2018. (angle)
  3. . Aurobindo Gosh's Nobel nomination (angle), p. 442. Science and Culture (septembro 2012). Arkivita el la originalo je 8-a de aŭgusto 2016. Alirita 7-a de novembro 2018. Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-08. Alirita 2023-02-13.
  4. . Aurobindo Ghosh Nomination archive (angle). Nobel Foundation (22-a de novembro 2018). Arkivita el la originalo je 22-a de novembro 2018. Alirita 22-a de novembro 2018.
  5. Levinovitz, Agneta Wallin. (2001) The Nobel Prize: The First 100 Years (angle). Londono: Imperial College Press, London, p. 181–186. ISBN 9789810246655.
  6. . Mahatma Gandhi, the Missing Laureate (angle). Nobel Foundation (1-a de decembro 1999). Arkivita el la originalo je 2-a de junio 2017. Alirita 7-a de novembro 2018.
  7. . We missed Mahatma Gandhi (angle) (17-a de oktobro 2006). Alirita 5-a de decembro 2018.
  8. . No Peace for Gandhi (angle). NBCNews (10-a de majo 2011). Arkivita el la originalo je 7-a de decembro 2018. Alirita 6-a de decembro 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search